Xi emfazas antaŭenigon de integra kaj altkvalita disvolviĝo de Jangzia Delto

Kane Publikigita: 2020-08-23 14:38:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por serĉi kontinuajn rezultojn en la integrado de la Jangzia Delto per fokusiĝo al grava laboro de integra kaj altkvalita disvolviĝo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio okazigita en Hefei, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Anhui.

Xi diris dum sia parolado en la simpozio, ke la integriĝa mekanismo kaj interligita infrastrukturo ludis rolon en epidemia prevento kaj regado kaj ekonomia renormaliĝo.

Xi diris, ke ĝenerale, nova disvolva reĝimo por la integriĝo de la Jangzia Delto formiĝas. Li alvokis pli profundan komprenon de la statuso kaj funkcio de la delto en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio, por pli bone antaŭenigi la integran disvolviĝon de la regiono en gravaj kaj kompleksaj cirkonstancoj.

Xi urĝis, ke la delta regiono la unua formu la novan disvolvan reĝimon, kiu prenas la enlandan merkaton kiel ĉefsubtenilon kaj ebligas al enlanda kaj eksterlanda merkatoj akceli unu la alian.

Xi diris, ke Ŝanhajo kaj la tuta delta regiono devas ne nur liveri bonkvalitajn produktojn, sed ankaŭ servi kiel fonto de altnivelaj teknologioj por subteni altkvalitan disvolviĝon de Ĉinio, kaj la regiono ankaŭ devas ludi la rolon kiel la pioniro de teknologia kaj industria novigo de Ĉinio.

Dividu