Xi emfazas longtempan perspektivon en ekonomia kaj socia planado

Kane Publikigita: 2020-08-25 12:56:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis adopti longtempan perspektivon, kapti la tendencon de la epoko kaj vaste amasigi saĝon por studi novajn cirkonstancojn kaj fari novajn planojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio pri ekonomia kaj socia laboro en Pekino.

Xi diris, ke surbaze de la atingo de finkonstruo de modere prospera socio en ĉiuj flankoj kaj atingo de la unua centjara celo, la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) markos la unuajn kvin jarojn de la nova vojaĝo de Ĉinio al kompleta konstruado de moderna socialisma lando kaj marŝo al la dua centjara celo, kaj ke la disvolviĝo de Ĉinio eniros novan stadion.

La simpozion ĉeestis ankaŭ Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn ne videblajn en jarcento, kiuj estas akcelitaj de la kronvirusa pandemio. Xi alvokis plifortigi la konscion pri oportunoj kaj riskoj kaj strebi por realigi pli altkvalitan kaj pli efikan, justan, daŭripovan kaj sekuran disvolviĝon.

Li emfazis fokusiĝon al faciligo de nacia ekonomia cirkulado por establi novan disvolvan reĝimon, kiu prenas la enlandan merkaton kiel la ĉefsubtenilon kaj ebligas al la enlanda kaj eksterlanda merkatoj akceli unu la alian.

Xi substrekis krei novan movforton por kreskado per scienca kaj teknologia novigado, vigle plialtigi la kapablon de sendependa novigado, kaj atingi progreson en ŝlosilaj kaj kernaj teknologioj kiel eble plej baldaŭ.

Dividu