Xi kaj Putin interŝanĝis gratulojn komence de ĉina-rusa jaro de sciencteknika novigado

Kane Publikigita: 2020-08-27 14:52:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin merkrede interŝanĝis gratulajn leterojn markante la komencon de la Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado inter la du landoj.

Xi diris en sia letero, ke kiel la plej grandaj najbaroj unu por la alia, Ĉinio kaj Rusio kunlaboris kaj helpis unu la alian dum la kronvirusa pandemio furiozanta tra la mondo. Li emfazis, ke la malfermo de la Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado inter la du landoj en planita tempo "plene reflektas la altan nivelon kaj esceptecon de ilia ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko.

Li esprimis sian kredon, ke la sukcesa praktiko de la du landoj en komuna batalo kontraŭ la pandemio kaj travivo de malfaciloj certe transformiĝos en potencan motoron por fortigo de duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Rusio, kiel respondecaj grandaj landoj en la mondo kaj sciencaj kaj teknologiaj potencoj kun grava influo, devas antaŭeniri kun la tajdo de la epoko, kapti la tendencon de disvolviĝo kaj antaŭenigi la ĉiulankajn, multnivelajn kaj ampleksajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la sciencaj kaj teknologiaj laborantoj de la du landoj, por ke ili faru pli grandajn kontribuojn al la reformo de la tutmonda regada sistemo kaj al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Putin diris en sia gratula letero, ke scienca kaj teknologia novigado estas unu el la plej promesplenaj kampoj de kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio, kiu decidos la estontecon de la du landoj kaj rilatas al plibonigo de la vivnivelo de la du popoloj. Li aldonis, ke aktivadoj sub la kadro de la Jaro de Scienca kaj Teknologia Novigado estas riĉaj je enhavo, kaj ampleksas sciencan esploron, ekspoziciojn kaj akademiajn interŝanĝojn.

Dividu