En la 7a pritibeta laborkunsido de la Centra Komitato de KPĈ Xi Jinping eksplikas strategion pri Tibeto

xiong linping Publikigita: 2020-08-29 17:35:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an kaj 29an de aŭgusto la 7a pritibeta laborkunsido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazis en Pekino. Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, tiel ankaŭ prezidanto de la ŝtato kaj de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunsidon kaj substrekis, ke estu nepre ĉiuflanke plenumi la novepokan strategion de la Partio pri Tibeto kaj pene konstrui ĝin en socialisman modernan Tibeton, en kiu manifestiĝas solidareco, riĉo, civiliziteco, harmonio kaj belo.

Xi emfazis, ke en la laboro pri Tibeto necesu insisti pri la protekto de la patruja unueco kaj la intensigo de nacia solidareco, eduki kaj direkti la popolamasojn por ke ili partoprenu en la batalo kontraŭ secesio, gardi la stabilan situacion. En Tibeto sin trovas aro da gravaj vorkoj konstruataj, kiuj devu esti farataj bonkvalite kaj altefike. En Tibeto ekologia konstruo estas grava, kaj ni nepre faru ĝin ekzempla por la tuta lando kaj por la tuta mondo.

La Centra Komitato de KPĈ donas grandan atento al la laboro pri Tibeto, ekde la reformo kaj malfermo la laborkunsido pri Tibeto jam okazis sesfoje antaŭe, kaj ĉiufoje elmetiĝis grava decido laŭ la tiamaj cirkonstancoj.

Dividu