Xi alvokas novajn kampojn en ĉina-indonezia kunlaboro

Yu Publikigita: 2020-09-01 15:05:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio kaj Indonezio devas kapti la novajn industriojn kaj modelojn kreitajn pro la kronvirusa pandemio kaj malfermi novajn kunlaborajn kampojn por akceli sian respektivan disvolviĝon kaj doni impulson al la regiona kaj tutmonda ekonomio.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio nokte kun sia indonezia paralelulo Joko Widodo. Xi diris, ke kaj Ĉinio kaj Indonezio havas grandan loĝantaron kaj alfrontas penigan taskon batali kontraŭ la kronvirusa malsano, kaj ke la du landoj ŝparis neniun klopodon en koncerna laboro pri la principoj meti popolon sur la unuan lokon kaj prioritatigi la protekton de vivoj. Ĉinio plene fidas, ke Indonezio fine venkos la epidemion. Li aldonis, ke Ĉinio plu donos al Indonezio firman subtenon, liveros al ĝi materialan kaj teknikan helpon laŭ sia kapablo, kaj dividos sian sperton pri regado, diagnozo kaj kuracado de la kronvirusa malsano.

Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas kompaniojn de la du landoj efektivigi kunlaboron pri ekspluatado, aĉetado kaj produktado de vakcinoj, por helpi plialtigi la akireblecon kaj kost-elteneblecon de vakcinoj en la du landoj kaj la tuta mondo. Xi alvokis la du flankojn daŭrigi batalon kontrau la epidemio kun solidareco kaj kune antaŭenpuŝi la konstruadon de tutmonda komunumo de sano por ĉiuj.

Widodo diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Indonezio kaj Ĉinio, kaj ke la du landoj subtenis intensajn kontaktojn meze de la kronvirusa pandemio. Widodo ankaŭ esprimis dankon al la ĉina flanko pro subteno de la batalo de Indoenzio kontraŭ la nova kronviruso, precipe pro efektivigo de vakcina kunlaboro kun Indonezio. Li diris, ke Indonezio esperas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun la ĉina flanko en komerco, investado, interhomaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj, kaj daŭre aktive antaŭenigos la konstruadon de rapidega fervojo Ĝakarto-Bandung.

Dividu