Xi: Ĉinio volas labori kun Rusio por protekti rezultojn de Dua Mondmilito

Yu Publikigita: 2020-09-03 14:37:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke li volas labori kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin kaj klopodi kun la internacia komunumo por rezolute protekti la venkon de la Dua Mondmilito kaj ankaŭ internaciajn egalecon kaj justecon.

En interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj kun Putin okaze de la 75a datreveno de la la venko de la Dua Mondmilito, Xi rememoris, ke en la sama tago antaŭ 75 jaroj, la venkoj de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la sovetunia milito kontraŭ Japanio markis la finan venkon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Xi diris, ke en tiu milito, kiu disvastiĝis tra Azio, Eŭropo, Afriko kaj Oceanio, pli ol 100 milionoj da soldatoj kaj civiluloj en ĉiuj rilataj landoj estis vunditaj aŭ mortigitaj, pagante la plej doloran koston en la homa historio. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Rusio, la ĉefaj batalkampoj en Azio kaj Eŭropo, eltenis grandajn naciajn oferojn kaj faris neforviŝeblajn historiajn kontribuojn por la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Li akcentis, ke la ĉina kaj rusa popoloj batalis flanko ĉe flanko kaj forĝis nerompeblan grandan amikecon kun sango, starigante solidan fundamenton por la altnivela disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Putin diris en sia mesaĝo, ke la Dua Mondmilito estis la plej dolora tragedio en la homa historio, kaj ke Sovetunio kaj Ĉinio estis la ĉefaj operacejoj en la batalo kontraŭ faŝismo kaj militarismo, kaj faris grandegajn naciajn oferojn por la kompleta venko super agresantoj. Li emfazis, ke oni neniam devas forgesi aŭ eĉ kalumnii la heroaĵojn de la liberigantoj, aŭ nei la rezultojn de la Dua Mondmilito. Li aldonis, ke Rusio volas daŭrigi aktivajn klopodojn kun amika Ĉinio por malebligi militon kaj konfliktojn kaj protekti stabilecon kaj sekurecon de la mondo.

Dividu