Xi emfazas daŭrigon kaj disvolvadon de granda spirito de rezisto al agreso

Yu Publikigita: 2020-09-04 15:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde emfazis daŭrigi kaj disvolvi en la nova epoko la grandan spiriton de rezisto al agreso kaj klopodi por realigi nacian rejuniĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMC), faris gravan paroladon en simpozio memorfestanta la 75an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Alparolante la simpozion okazigitan de la Centra Komitato de la KPĈ, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono, Xi diris, ke la ĉina popolo montris al la mondo sian patriotismon, nacian karakteron, heroismon kaj fortan volon al venko dum la milito.

Xi diris, ke la granda spirito de rezisto al agreso dum la milito estas valora fonto de inspiriĝo, kaj ĉiam instigos la ĉinan popolon venki ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn kaj klopodi por realigi nacian rejuniĝon. Li diris, ke la 3an de septembro antaŭ 75 jaroj, ĉinoj, kune kun aliaj popoloj de la mondo, finfine gajnis plenan venkon super faŝismo per firma volo kaj kuraĝa batalo. Tio estis granda venko super la malbono, mallumo kaj reakcio.

Tiu tago markis ankaŭ grandan venkon por la nefleksebla ĉina popolo, kiu batalis tenace dum 14 jaroj kaj fine venkis la japanajn militarismajn agresantojn. Li aldonis, ke la milito estas la plej longa kaj plej granda batalo de la ĉina popolo kontraŭ fremdlanda agreso en la moderna epoko, kiu faris plej grandan oferon, sed kondukis la ĉinan popolon al la unua kompleta venko en nacia liberigo.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la Centra Milita Komisiono, Xi salutis veteranojn kaj patriotojn, kiuj batalis en la milito, kaj ankaŭ ĉinojn enlandajn kaj eksterlandajn, kiuj kontribuis por la fina venko.

Li esprimis elkoran dankon al fremdlandaj registaroj kaj amikoj tra la mondo pro ilia subteno kaj helpo al Ĉinio dum la milito kontraŭ japana agreso. Li ankaŭ profunde funebris pri martiroj, kiuj oferis siajn vivojn por la fina venko, kaj pri viktimoj brutale buĉitaj de agresantoj.

Dividu