Xi faris tri proponojn en ĉina internacia servokomerca foiro

Yu Publikigita: 2020-09-04 21:40:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis komunajn klopodojn por venki malfacilojn, akceli disvolvadon kaj prosperon de tutmonda servokomerco kaj antaŭenpuŝi tutmondan ekonomian renormaliĝon kiel eble plej frue.

Xi faris la rimarkojn dum parolado en la Tutmonda Pintkunveno pri Servokomerco de la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2020 per video. Li faris tri proponojn.

Li diris, ke unue, ĉiuj landoj devas kune krei malferman kaj inkluzivan medion por kunlaboro. Ĉinio restos sindediĉa al plua malfermo, kun rimedoj, inkluzive de starigo de sana administra sistemo de negativa listo en translanda servokomerco, kaj antaŭenigo de konstruado de malfermaj platformoj por provi novigan disvolviĝon de servokomerco. Due, ĉiuj landoj devas kune klopodi por revigligi kunlaboron akcelatan per novigado. Trie, Xi alvokis komunajn klopodojn por malfermi novan vojon en kungajna kunlaboro. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas plifortigi kunordigon en sia disvolvado de servokomerco, novigi manierojn de kunlaboro, profundigi kunlaborajn kampojn kaj klopodi por maksimumigi komunajn interesojn en disvolvado.

Dividu