Prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon

Shanshan Publikigita: 2020-09-06 17:45:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde posttagmeze en la Popola Halo okazis kunveno por memorfesti la 75an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon, emfazante, ke en la nova epoko, oni devas heredi kaj prosperigi grandiozan spiriton pri batalo kontraŭ faŝismo kaj pene labori por realigi revigliĝon de ĉina nacio.

Por realigi nacian revigliĝon, oni devas persisti gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio, marŝi sur la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj, preni la popolon kiel centro, persisti batalan spiriton kaj marŝi sur la vojo de paca disvolviĝo.

Xi montris en sia parolado, ke la ĉina popolo absolute ne konsentas, ke iuj aŭ fortoj distordas historion de la Komunista Partio de Ĉinio, distordas kaj ŝanĝas vojon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj apartigas la Komunistan Partion de Ĉinio disde la ĉina popolo. Cetere neniu aŭ neniaj fortoj povas trudi sian intencon al Ĉinio kaj malhelpas klopodojn de la ĉina popolo por pli bela vivo. La ĉina popolo absolute ne konsentas, ke ili damaĝas rajtojn de la ĉina popolo por paca vivado kaj disvolvado, rompas interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la ĉina popolo kaj popoloj de aliaj landoj kaj subfosas idealan aferon de la homaro por paco kaj disvolvado.

Dividu