Xi donis medalojn al modeloj en ĉina batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

Yu Publikigita: 2020-09-08 12:49:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde donis medalojn al ricevantoj de la Respublika Medalo kaj la nacia honora titolo pro iliaj elstaraj kontribuoj al batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Kunveno okazis matene en la Granda Popola Halo en Pekino por laŭdi modelojn en batalo de la lando kontraŭ la epidemio.

La Respublika Medalo estis donita al fama fakulo pri spira malsano Zhong Nanshan. La nacia honora titolo, "la Popola Heroo", estis donita al Zhang Boli, fakulo pri tradicia ĉina medicino, kiu prezidis la esploron pri kuracado de la kronvirusa malsano per kombinado de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino, Zhang Dingyu, estro de la la hospitalo Jinyintan difinita por kuracado de la kronvirusa malsano en Wuhan, kaj Chen Wei, milita medicina sciencisto, kiu akiris gravajn atingojn en baza esploro kaj ekspluatado de vakcino kaj protekta medikamento kontraŭ la kronvirusa malsano.

Dividu