Xi: la vivo de homoj estas la plej valora

Ĝoja Publikigita: 2020-09-08 17:13:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde Xi Jinping, gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio kaj gvidanto de Ĉinio, diris, ke la vivo de homoj estas la plej valora. La Komunista Partio de Ĉinio devas kaj povas protekti la vivon de la popolo je ĉia kosto, ĉar la baza principo de la partio estas tutkora kaj tutanima servado al la popolo.

En tiutaga kunveno por honori modelojn en la batalo kontraŭ la epidemio Xi substrekis, ke dum la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano la ĉina popolo kaj la ĉina nacio formas la grandan kontraŭepidemian spiriton, tio estas: la vivo estas la plej grava, la nacio estas en sama animo, kaj ĉiuj oferas sin, respektas sciencon kaj havas komunan estontecon. Tiu ĉi spirito vive interpretis la ĉinan spiriton. La vivo estas la plej grava, kio koncentre enkorpigas la profundan humanan tradicion de la ĉina popolo kaj de la ĉinaj komunistoj la valorostrebon kun la popolo kiel centro.

Dividu