Alfrontante neatenditan epidemion KPĈ alprenis neordinarajn agojn por trakti neatenditajn aferojn

Ĝoja Publikigita: 2020-09-08 17:21:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde en kunveno por honori modelojn en la batalo kontraŭ la epidemio Xi Jinping donis gravan paroladon dirante, ke alfrontante la neatenditan seriozan epidemion la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prenis ĉion sub sia komando, faris senhezitajn decidojn kaj alprenis neordinarajn agojn por trakti neatenditajn aferojn. La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio metis sur la unuan lokon la vivon kaj sanon de la popolo, en la unua tempo plenumis unuecan gvidadon, elmetis la ĝeneralan postulon firmigi fidon, kunlabori, science fari preventon kaj kuracon kaj trafe plenumi politikon.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio establis gvidan teamon kontraŭ epidemio, sendis gvidan grupon kaj fondis la sistemon por komuna prevento kaj regado. Ĉinio rapide fondis mekanismon tra la lando por publikigi informojn pri la epidemio, kaj laŭ faktoj publike kaj travideble donis aktualaĵojn.

Dividu