Xi gratulas Kim okaze de 72a datreveno de fondiĝo de KDPR

Yu Publikigita: 2020-09-09 13:45:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj volas labori kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR, por puŝi duflankan tradician amikecon kaj kunlaborajn rilatojn senĉese atingi novajn rezultojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en gratula mesaĝo sendita al Kim, prezidanto de la Laborista Partio de Koreio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la KDPR, okaze de la 72a datreveno de la fondiĝo de la KDPR.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke ĉi-okaze, en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimas varman gratulon kaj bondeziron al Kim kaj la Laborista Partio de Koreio kaj al la registaro kaj la popolo de la KDPR. Li diris, ke de post la fondiĝo de la KDPR antaŭ 72 jaroj, ĉiuj socialismaj entreprenoj vigle disvolviĝis sub la gvidado de la Laborista Partio de Koreio. En la lastaj jaroj Kim gvidis la Laboristan Partion de Koreio kaj la popolon de la KDPR efektivigi la novan strategian linion, fokusiĝi al ekonomia disvolvado kaj aktive antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun aliaj landoj, kio atingis gravajn rezultojn. Li emfazis, ke kiel amika najbaro, Ĉinio estas tre kontenta pri tio.

Dividu