Xi substrekis konstruadon de moderna loĝistika sistemo por subteno al nova disvolva reĝimo

Yu Publikigita: 2020-09-10 12:47:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede emfazis kunordigitajn klopodojn por antaŭenigi la konstruadon de moderna loĝistika sistemo kaj tiel doni fortan subtenon al nova disvolva reĝimo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la oka kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj. Li estas ankaŭ estro de la komitato.

Xi diris, ke la loĝistika sistemo ludas fundamentan rolon en la nacia ekonomio, kaj konstruado de moderna loĝistika sistemo devas esti rigardata kiel ŝlosila strategia misio por formado de la nova disvolva reĝimo.

Xi alvokis kunordigitajn klopodojn por antaŭenigi la konstruadon de malmolaj kaj molaj infrastrukturoj por moderna loĝistika sistemo, disvolvi novajn loĝistikajn teknologiojn kaj komercajn formojn, plibonigi industriajn regulojn kaj normojn kaj nutri modernajn loĝistikajn kompaniojn kun tutmonda konkurencivo, por doni fortan subtenon al la nova disvolva reĝimo, en kiu enlanda kaj eksterlanda merkatoj akcelas unu la alian, kun la enlanda merkato kiel ĉefapogilo.

La kunvenon ĉeestis ankaŭ aliaj gvidantoj inkluzive de Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng. La ĉeestantoj aŭskultis raportojn de pluraj centraj registaraj departementoj.

Dividu