Xi urĝis G20 fari kronvirusajn vakcinojn kostelporteblaj kaj akireblaj por ĉiuj

Yu Publikigita: 2020-09-10 12:47:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio laboros kun Saud-Arabio kadre de la Grupo 20 por fari vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso 2019 kostelporteblaj kaj akireblaj por ĉiuj landoj kaj ĉiuj homoj.

En telefona konversacio kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud, Xi diris, ke Ĉinio laboros plu kun Saud-Arabio pri esploro kaj ekspluatado de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso 2019, kaj la du flankoj devas intensigi komunikadon kaj kunordigon por antaŭenigi kunlaboron ene de la Grupo 20 kaj helpi fari vakcinon tutmonda publika bono. Xi diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio antaŭ 30 jaroj, duflankaj rilatoj akiris grandan progreson kaj praktika kunlaboro en diversaj kampoj inter la du flankoj stabile progresis.

Xi diris ankaŭ, ke fronte al la subita atako de la kronvirusa epidemio, Saud-Arabio subtenis la batalon de Ĉinio kontraŭ la epidemio, kaj ke Ĉinio aktive liveris materialan helpon al Saud-Arabio spite al malfaciloj. Li akcentis, ke la epidemio estas la komuna malamiko de la homaro, kaj nur per unueco kaj kunlaboro ĉiuj landoj povas venki la viruson. Ĉinio volas labori kun membroj de la Grupo 20, inkluzive de Saud-Arabio, por pliigi helpon al evoluantaj landoj, konstrui malferman mondan ekonomion, konservi stabilecon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, faciligi personaran fluadon, gvidi kunlaboron pri cifereca ekonomio, kaj kreskigi malferman, justan, senpartian kaj nediskriminacian medion por cifereca ekonomio.

Salman diris, ke duflankaj rilatoj bone disvolviĝis kaj la amikeco inter la du popoloj senĉese plifortiĝis. Li aldonis, ke Saud-Arabio donas grandan gravecon al la disvolvado de sia ampleksa strategia partnereco kun Ĉinio kaj esperas fortigi duflankan kunlaboron en la batalo kontraŭ la pandemio, precipe en esplorado kaj ekspluatado de vakcino, pli bone akordigi sian Vizion 2030 kaj la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo, kaj profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj.

Dividu