Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio kaj Svisio kune kulturis kunlaboran spiriton de egaleco, novigado kaj komuna gajno dum la pasintaj 70 jaroj de post la starigo de siaj diplomatiaj rilatoj.
En sia gratula mesaĝo sendita al prezidanto de la Svisa Federacio Simonetta Sommaruga okaze de la 70a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Xi diris, ke la du flankoj ankaŭ donis ekzemplon de amika kunlaboro inter landoj, kiuj estas diferencaj en sociaj sistemoj, disvolviĝaj stadioj kaj grandecoj.