Xi Jinping: la ellaborado de la dekkvara kvinjarplano estu konforma al la penso kaj deziro de la popolo

xiong linping Publikigita: 2020-09-19 19:53:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 17a de septembro Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtatprezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, prezidis kunsidon de reprezentantoj el bazaj unuoj en la urbo Changsha de la provinco Hunan kaj faris gravan paroladon. Dum la kunsido li aŭskultis la proponojn kaj konsilojn de tiuj reprezentantoj pri la ellaborado de la dekkvara kvinjarplano. Li substrekis, ke la sopiro de la popolo al bela vivo estas ja celo, al kiu ni strebas. Ke la ellaborado de dekkvara kvinjarplano koncernas ĉiujn flankojn de la sociekonomia disvolvado kaj estas strikte ligita al la produktado kaj vivado de la popolamasoj, tio postulas, ke la supra projektado kongruu kun la pensoj de la popolo, ke la vastaj amasoj faru proponojn kaj konsilojn en diversaj manieroj, kaj ke la ellaborado de la dekkvara kvinjarplano estu konforma al la penso kaj deziro de la popolo.

En sia inspekto en Hunan Xi speciale tenis tiun ĉi kunsidon. Kaj en la kunsido estis dek reprezentantoj sinsekve faris paroladon pri edukado en vilaĝo, elimino de malriĉeco per industrigo, subteno al etaj entreprenoj, vigligo de vilaĝo kaj tiel plu. Xi faris komentojn kaj respondojn al tiuj proponoj kaj konsiloj de reprezentantoj.

Xi diris, ke antaŭe ni disvolvis la agadon por kolekti opiniojn pri la ellaborado de la dekkvara kvinjarplano, kaj la vastaj amasoj donis grandan atenton al ĝi. En la agado manifestiĝis multe da proponoj kaj konsiloj, kiuj multe helpas la ellaboradon de la dekkvara kvinjarplano.

Xi rimarkigis, ke nia partio estas tiu, kiu servas por la popolo tutkore kaj tutanime, kiu stariĝis por la publiko kaj faras regadon por la popolo, kaj kiu prenas la sopiron de la popolo al bela vivo kiel sian senŝancelan celon. Dum la periodo de la dekkvara kvinjarplano ni devas plenumi la evoluan penson kun la popolo kiel centro, fari disvolvadon por la popolo kaj dividigi la popolon per evoluaj fruktoj. Kaj ni devas havigi al la popolo la senton de akiro, feliĉo kaj sekureco.

Xi substrekis, ke Ĉinio, kiel socialisma lando, jam akiris grandajn atingojn, kiuj tamen ne falis de la ĉielo, des malpli de iu alia; tiuj atingoj estas akiritaj de la vastaj amasoj sub la gvidado de la partio. Nia lando havas 1,4 miliardojn da loĝantoj, kaj se ilia forto kuniĝas, ĝi fariĝos nesuperebla.

Dividu