La 22-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping donis gravan paroladon en ĝenerala debato en la 75-a Ĝenerala Asembleo de UN.
Xi Jinping emfazis, ke iu ajn lando ne povas serĉi siajn interesojn el malfacilaĵoj kaj tumultoj de alia lando. Se ĝi konsideras najbaron kiel malamikon, ĝi pli-malpli frue suferos minacon kaj defion. Por ke la mondo estu diverseca kaj progresema, ni devas starigi al ni koncepton pri kunlaboro kaj kungajno, forĵeti ideologian disputon, respekti disvolvan vojon de alia lando.