Speciala reprezentanto de ĉina prezidanto proponis plibonigon de tutmonda regado

Yu Publikigita: 2020-09-25 13:17:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Yi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĵaŭde faris kvin proponojn por plibonigi tutmondan regadon, dum ĉeesti al videokonferenco de mondaj gvidantoj okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN.

Wang, ankaŭ ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, proponis, ke la internacia komunumo sekvu la principon de konsiliĝo kaj kunlaboro por komunaj avantaĝoj, emfazante, ke tutmondaj aferoj devas esti diskutataj de ĉiuj partioj, la regada sistemo devas esti konstruita de ĉiuj partioj, kaj la rezultoj de regado devas esti dividitaj de ĉiuj. Li alvokis komunan respondon al netradiciaj sekurecaj minacoj kaj plifortigon de kunordigo kaj kunlaboro inter ĉefaj potencoj.

Krome, Wang alvokis ĉiujn partiojn konservi la internacian leĝan ordon, kaj plenumi la bazajn normojn de internaciaj rilatoj, inkluzive de suverena egaleco, ne-interveno en alies internajn aferojn kaj solvi disputojn per pacaj manieroj.

Wang proponis ankaŭ plifortigi la rolon de la UN, pliigi la reprezentadon kaj voĉon de evoluantaj landoj, plibonigi efikecon kaj kapablon de krizokaza respondo, kaj labori por realigi la moderniĝon de regada sistemo kaj regada kapablo. Li diris, ke Ĉinio volas labori man-enmane kun aliaj landoj por senĉese plibonigi la tutmondan regadan sistemon kaj kune akceli la konstruadon de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Dividu