Ĉinio volas liveri pli da helpo al Angolo en batalo kontraŭ pandemio

Yu Publikigita: 2020-09-26 14:57:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke la ĉina flanko volas daŭrigi helpon al Angolo laŭ sia kapablo, kaj sendos kontraŭepidemian grupon de medicinaj fakuloj al la lando en la proksima estonteco.

Dum sia telefona konversacio kun angola prezidento Joao Lourenco, Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas doni prioritaton al dividado kun afrikaj landoj post kiam sia vakcina esplorado kaj ekspluatado sukcesos kaj ekuziĝos.

Xi diris, ke fronte al la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la ĉina kaj angola registaroj prenis decidajn rimedojn, kaj efike bridis la epidemion surbaze de la principo meti popolon kaj vivojn sur la unuan lokon. Li diris, ke Angolo estas la grava partnero de Ĉinio en Afriko, kaj ke Ĉinio kaj Angolo estas bonaj fratoj kaj partneroj de sincereco, veraj rezultoj, afineco kaj bonintenco. Ĉinio apogas Angolon sendepende esplorserĉi disvolvan vojon taŭgan al siaj naciaj kondiĉoj kaj volas labori kun Angolo por gvidi la duflankajn rilatojn kaj konduki la ĉina-angolan strategian partnerecon al pli alta nivelo.

Xi aldonis, ke Ĉinio volas striktigi kunordigon kun Angolo pri multflankaj okazoj kaj en internaciaj aferoj por kune protekti internaciajn egalecon kaj justecon, kaj defendi multflankismon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Dividu