Ĉina prezidanto telefone interparolis kun japana ĉefministro

Yu Publikigita: 2020-09-26 14:57:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke li volas labori kun japana ĉefministro Yoshihide Suga por ludi rolon de strategia gvidado kaj akceli novan disvolviĝon en ĉina-japanaj rilatoj.

En telefona konversacio kun la japana gvidanto, Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Japanio estas gravaj proksimaj najbaroj kaj partneroj unu por la alia. Li diris, ke kiel ŝlosilaj rolantoj en Azio kaj la mondo, la du landoj havas diversajn komunajn interesojn kaj vastan kunlaboran spacon, kaj danke al komuna klopodo de la du flankoj, ĉina-japanaj rilatoj revenis sur normalan vojon kaj konservis pozitivan tendencon. Laŭ la principoj kaj spirito de la kvar ĉina-japanaj politikaj dokumentoj, Ĉinio volas labori kun la nova japana registaro por konvene trakti ŝlosilajn tiklajn demandojn inkluzive de historiaj demandoj, plifortigi politikan reciprokan fidon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj vastigi interpopolajn interŝanĝojn dum klopodoj por konstruado de duflankaj rilatoj, kiuj plenumas la postulojn de la nova epoko.

Suga diris, ke Japanio donas grandan gravecon al Ĉinio kaj rigardas japana-ĉinajn rilatojn kiel unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke la du landoj subtenis unu la alian en la batalo kontraŭ la furioza pandemio, kaj ke stabilaj japana-ĉinaj rilatoj ne nur konformas al la interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ estas nemankigeblaj al paco kaj prospero de la mondo.

Dividu