Xi: persisti en laŭleĝa regado, solidareca stabiligo kaj kultura profitigo de Xinjiang

Lucia Publikigita: 2020-09-27 17:15:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 25a kaj la 26a de septembro en Pekino okazis la tria kunsido pri laboroj de Xinjiang de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. Xi akcentis, ke en la nuna kaj estonta periodo, ni devas komplete kaj precize efektivigi strategion pri reagdo de Xinjiang en la nova epoko, firme kapti ĝeneralan celon de la laboroj pri Xinjiang, laŭleĝe regi, solidarece stabiligi , kulture profitigi, riĉigi la popolon.

Prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn konstrui Xinjiang kun socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj en la nova epoko.

Xi postulis leĝ-bazitan regadon kaj longperiodajn klopodojn disvolvi Xinjiang en regionon unuiĝintan, harmonian, prosperan kaj kulture progresintan, kun sanaj ekosistemoj kaj homoj vivantaj kaj laborantaj kontente.

Danke al streĉaj klopodoj de ĉiuj flankoj ekde la dua kunsido en 2014, granda progreso estis realigita en la laboro rilate al Xinjiang, Xi diris, citante serion da rimarkindaj plibonigoj de ŝlosilaj indikiloj de 2014 ĝis 2019, kiel sana ekonomia impeto kun jara averaĝa kresko de la malneta enlanda produkto de 7,2%, la vivnivelo de homoj signife pliboniĝis kun jara averaĝa kresko de 9,1% de loĝdoma pokapa disponebla enspezo, kaj pli ol 2,92 milionoj el 3,09 milionoj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Xi diris, ke la sana situacio, kie homoj vivas kaj laboras kontente, starigis solidan fundamenton por longtempa paco kaj stabileco en Xinjiang.

"Faktoj plene pruvis, ke la laboro de Ĉinio pri etngrupaj aferoj gajnis grandan sukceson," Xi diris, rimarkante, ke la atingoj estas la rezultoj de la forta gvidado de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, kune kun la kunordigitaj klopodoj de la tuta partio kaj ĉiuj ĉinoj, inkluzive de pli ol 25 milionoj da homoj el diversaj etngrupoj en Xinjiang.

Aliaj altrangaj ĉinaj gvidantoj ankaŭ ĉeestis en la kunsido, Li Keqiang prezidis la kunsidon. Li Zhanshu, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zhengĉeestis al la kunsido, kaj Wang Yang parolis por resumi la eventon.

Dividu