19a Centra Komitato de KPĈ okazigos 5an plenan sesion de 26a ĝis 29a de oktobro

Yu Publikigita: 2020-09-28 20:50:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde kunvenis por diskuti raporton pri la konsultado de publikaj opinioj koncernaj al dokumento de la KPĈ pri la 14a Kvinjara (2021-2025) Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado kaj venontaj celoj por 2035.

Laŭ decido farita en la kunveno, la dokumento, post revizio surbaze de opinioj prezentitaj en la lunda kunveno, estos submetita al ekzameno en la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kiu okazos en Pekino de la 26a ĝis la 29a de oktobro.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

Dividu