Xi: Komuna batalo kontraŭ epidemio montras profundan ĉina-vjetnaman amikecon

Yu Publikigita: 2020-09-30 15:01:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio kaj Vjetnamio ilustris sian profundan "kamaradan kaj fratan" amikecon per konkretaj agoj en la komuna batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj plene montris la unikajn avantaĝojn de la gvidado de komunistaj partioj kaj de socialisma sistemo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en telefona konversacio kun Nguyen Phu Trong, prezidanto de Vjetnamio kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. Xi diris, ke li tre ĝojas telefone konversacii kun Trong, kiam homoj en ambaŭ landoj festas la Mezaŭtunan Feston. Li diris, ke en la batalo kontraŭ la epidemio, la du partioj kaj du landoj subtenis unu la alian por trakti la nunajn malfacilojn, kaj akiris gravajn atingojn en regado kaj prevento de la kronviruso. Ĉinio atribuas gravecon al esploro de kunlaboro kun Vjetnamio en vakcina produktado kaj aliaj kampoj, kaj volas liveri vakcinojn unue al evoluantaj landoj post kiam ili estos ekspluatitaj kaj ekuzataj.

Li ankaŭ alvokis klopodojn por antaŭenigi la tradician amikecon inter la du nacioj, cementi la fundamenton de la amika ligo inter la du popoloj, kaj gvidi la junajn generaciojn en ambaŭ landoj heredi kaj transdoni la eternan ĉina-vjetnaman amikecon.

Trong esprimis varmajn gratulojn pro la 71a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj alte taksis la rimarkindajn atingojn, kiujn Ĉinio akiris en batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj antaŭenigo de ekonomia kaj socia disvolviĝo sub la gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi ĉe ĝia kerno. Li aldonis, ke la internacia situacio spertas rapidajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn kaj Vjetnamio plenforte sin preparas por la 13a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Vjetnamio, kiu okazos en la komenco de la venonta jaro laŭ plano.

Dividu