Xi: Ĉinio volas labori kun Argentino por konstrui tutmondan komunumon de sano por ĉiuj

Yu Publikigita: 2020-09-30 15:02:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas labori kun Argentino kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por firme subteni la gvidan rolon de la Monda Organizo pri Sano en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, gajni kompletan venkon super la pandemio kiel eble plej frue, kaj akceli la konstruadon de tutmonda komunumo de sano por ĉiuj.

Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun argentina prezidento Alberto Fernandez. Xi diris, ke la kronvirusa pandemio estas severa provo por la tuta mondo, kaj fronte al la pandemio, la ĉina kaj argentina registaroj persistis ĉe la principo meti popolon kaj vivojn sur la plej gravan lokon, kaj doni prioritaton al la vivoj kaj sano de la popolo. La du landoj staras kune kaj helpas unu la alian en la batalo. Li aldonis, ke Ĉinio volas plu liveri helpon al la sudamerika lando laŭ sia kapablo kaj profundigi duflankan vakcinan kunlaboron.

Xi alvokis la du flankojn serioze efektivigi ekzistantajn gravajn projektojn, malfermi novajn kampojn por kunlaboro, profundigi interpopolajn interŝanĝojn, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-argentinan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Fernandez deziris al la ĉina popolo feliĉan Nacian Tagon. Li diris, ke li atenteme aŭskultis la paroladon de Xi en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, kaj admiras la vizion kaj promeson de Xi. Li diris, ke Argentino esperas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, inkluzive de komerco, investo, infrastruktura konstruado kaj financo, kaj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj ke li kredas, ke tio multe akcelos la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Argentino.

Dividu