Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede esprimis kondolencon al la nova emiro Sheikh Nawaf Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah de Kuvajto pro la forpaso de la eksa emiro Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah de la lando.
Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj ankaŭ en sia propra nomo, Xi esprimis profundan kondolencon pro la morto de Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah kaj sincerajn simpatiojn al liaj parencoj kaj la kuvajta popolo.
Xi emfazis, ke emiro Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah estis eminenta gvidanto de Kuvajto, kiu grave kontribuis al konstruado de moderna Kuvajto kaj antaŭenigo de paco kaj disvolviĝo en la regiono.