Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede avertis pri akceliĝo de la tutmonda formorto de specioj, dirante, ke la perdo de biodiverseco kaj la degenero de la ekosistemo konsistigas gravan riskon al la homa ekzistado kaj disvolviĝo.
Xi faris la rimarkojn en la Pintkunveno de la UN pri Biodiverseco. Li diris, ke la internacia komunumo devas persisti ĉe la principo de komunaj sed diferencaj respondecoj. Ĉinio serĉas ian modernigon, kiu akcelas harmonian kunekziston de homo kaj naturo. Li proponis subteni multflankismon kaj fari sinergion por tutmonda regado pri la medio.