Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde posttagmeze atingis la urbon Shantou en Guangdong-provinco. Li vizitis la kulturan muzeon kaj la muzeon de ĉindevenuloj, kaj informiĝis pri la historio kaj disvolviĝo de la urbo Shantou. Xi vizitis ankaŭ la promenan straton kaj faris interŝanĝojn kun la lokanoj.