Xi emfazas antaŭenigon de profunda integriĝo de reformo kaj disvolvado

Yu Publikigita: 2020-11-03 15:44:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis klopodojn por plene efektivigi la spiriton de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj antaŭenigi la profundan integriĝon kaj efikan interagon de reformo kaj disvolvado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la 16an kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ĝenerala reformo.

“La disvolviĝo de Ĉinio eniros novan etapon dum la periodo de la 14a kvinjara plano (2021-2025), kaj la reformoj de la lando troviĝas ĉe la nova grava trunopunkto,” diris Xi, ankaŭ estro de la centra komitato pri profundigo de ĝenerala reformado. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por trakti elstarajn demandojn, kaj reformoj devas esti pli strategiaj, antaŭvidemaj, laŭcelaj kaj pli bone gvidataj por plenumi la postulojn de disvolviĝo kaj la popolo.

Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri profundigo de ĝenerala reformo, ĉeestis la kunvenon.

Dividu