Xi Jinping ĉeestos 20an kunvenon de Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de ŜKO

Mirinda Publikigita: 2020-11-04 14:18:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis, ke laŭ invito de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 20an kunvenon de la Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj faros gravan paroladon en la 10a de novembro en Pekino. La kunveno estos organizita de deĵoranta prezidantolando Rusio en formo de videokonferenco.

Dividu