Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis klopodojn por antaŭenigi altkvalitan konstruadon de la projekto de Sichuan-Tibeta Fervojo.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la instrukcion antaŭ la komenco de konstruado de la sekcio Ya'an-Nyingchi de la Sichuan-Tibeta Fervojo.