Xi sendis gratulan mesaĝon al Sihamoni, reĝo de Kamboĝo

Ĝoja Publikigita: 2020-11-09 18:58:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Norodom Sihamoni, reĝo de Kamboĝo, por la 67-a datreveno de la sendependigo de Kamboĝo.
En sia mesaĝo Xi diris: "Okaze de la 67-a datreveno de la sendependigo de Kamboĝo, nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, ankaŭ nome de mi mem, mi sendas varman gratulon kaj bonan deziron al la imperiestra familio de Kamboĝo, la Senato, la Kongreso, la registaro de Kamboĝo kaj la fratecaj popolanoj de Kamboĝo. Mi alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun Kamboĝo, volas klopodi kun la reĝo Sihamoni por disvolvi la tradician amikecon, profundigi strategian reciprokan fidon, trakti la kronvirusan epidemion, aktive konstrui la komunumon de komuna estonto kun strategia signifo kaj doni favoron al la du landoj kaj la du popoloj."

Dividu