Xi Jinping sendis gratulan leteron al unua Forumo pri Internacia Scienctekniko kaj Novigo de Boao

Mirinda Publikigita: 2020-11-10 14:07:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la unua Forumo pri Internacia Scienctekniko kaj Novigo de Boao-a Azia Forumo.

Xi diris, ke en la nuna mondo, leviĝis nova sciencteknika reformo kaj industria transformo, kio alportis profundan ŝanĝiĝon al disvolviĝo de la homaro kaj liveris novan vojon al solvo kaj traktado de tutmondaj malfaciloj kaj defioj.

Xi akcentis, ke scienco kaj teknologio devas profitigi la tutan homaron. Nun la mondo vizaĝas al novkronvirusa epidemio kaj aliaj defioj. Ĉinio volas kune kun ĉiuj landoj, fortigi sciencteknikan novigon kaj kunlaboron, akceli pli malferman kaj inkluzivan, reciprokprofitan kaj kungajnan interŝanĝojn pri internacia sciencteknika novigo kaj fari kontribuojn al antaŭenigo de tutmonda ekonomia reprosperigo kaj garantio de homa sano. Boao-a Azia Forumo kaj Makaa Speciala Administracia Regiono kune okazigis la Forumon pri Internacia Scienctekniko kaj Novigo, celante liveri gravan platformon al interŝanĝo kaj kunlaboro de sciencteknika novigo de la mondo.


Dividu