Porparolanto de ministerio pri eksterlandaj aferoj Hua Chunying ĵaŭde anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 12an Pintkunvenon de BRICS-landoj en la 17 de novembro laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin; la 27an Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en la 20a de novembro laŭ la invito de la malajzia ĉefministro Muhyidin kaj la 15an Pintkunvenon de la Grupo 20 de la 21a ĝis la 22a de novembro laŭ la invito de saud-araba reĝo Salman.
La supremenciitaj kunvenoj okazos videe. Xi ĉeestos rilatajn eventojn en Pekino kaj donos gravan paroladon.