Xi Jinping ĉiuflanke eksplikos ĉinajn opiniojn en tri pintkunvenoj

Ĝoja Publikigita: 2020-11-12 20:13:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 17-a ĝis la 22-a de novembro invitite ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 12an Pintkunvenon de BRICS-landoj, Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj la 15an Pintkunvenon de la Grupo 20. Ĵaŭde Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉeesto de Xi al la supremenciitaj kunvenoj sufiĉe enkorpigas altan atenton de Ĉinio pri tutmonda ekonomia adminstrado. Xi donos gravajn paroladojn, ĉiuflanke eksplikos ĉinajn opiniojn kaj prezentos iniciatojn por fortigo de kunlaboro.

En tiutaga regula gazetara konferenco Wang demandite diris: "BRICS-landoj estas kunlabora mekanismo de novaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, kiuj influas la mondon; APEK estas la grava mekanismo de ekonomia kunlaboro en Azi-Pacifika regiono; kaj Grupo 20 estas la ĉefa forumo de internacia ekonomia kunlaboro kaj la grava platform por solvi mondajn krizojn kaj perfektigi tutmondan ekonomian administradon. En la nuna situacio okazigo de la tri pintkunvenoj ludos gvidan rolon por fortigi mondan kunlaboron kontraŭ la epidemio, akceli reprosperiĝon de la monda ekonomio, perfektigi mondan ekonomian administradon kaj akceli regionan ekonomian kunlaboron. Ĉinio estas la firma subtenanto, pozitiva ĉeestanto kaj grava kontribuanto de la kunlabora mekanismo kiel BRICS-landoj, APEK kaj Grupo 20. Kaj Ĉinio volas kune kun diversaj flankoj sukcesigi la pintkunvenojn."

Dividu