Xi Jinping faris gravan paroladon en celebra kunveno de 30a datreveno de malfermo de Pudong

Ĝoja Publikigita: 2020-11-12 21:13:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde antaŭtagmeze en Ŝanhajo okazis la kunveno celebra al la 30a datreveno de ekspluatado kaj malfermo de Pudong. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono en la kunveno kaj faris gravan paroladon. Li substrekis, ke oni devas kapti okazojn, profiti de favoraj cirkonstancoj disvolviĝi, ĉiuflanke plenumi spiriton de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la 2-a Plena Sesio, la 3-a Plena Sesio, la 4-a Plena Sesio kaj la 5-a Plena Sesio de la 19-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, science kapti la novan disvolvan periodon, persiste plenumi novan disvolvan koncepton, servi al konstruo de nova disvolva situacio, persisti en la ĉefa ideo de la laboro de progreso en stabileco, klopode esti avangardo de pli altnivela reformado kaj malfermo kaj la soldataro ĉe la kapo de formacio de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna lando, praktika modelo montranta "la kvar memfidojn", kaj pli bone montri al la mondo ĉinan ideon, ĉinan spiriton kaj ĉinan vojon.

En sia parolado Xi substrekis, ke antaŭ 30 jaroj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio studis internaciajn kaj enlandajn situaciojn, faris juĝon, kunaranĝe tenis la grandan situacion de reformado kaj malfermo, faris la gravan decidon ekspluati kaj malfermi la distrikton Pudong de Ŝanhajo, kio malfermis novan ĉapitron de profundigo de ĉina malfermo kaj reformado. En la nova epoko la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio daŭre elmontris klarajn postulojn al Pudong pri reformado kaj malfermo, donis serion da ŝtataj strategiaj taskoj al Pudong kaj akcelis ekspluaton kaj malfermon de Pudong, kiu kontinue montras novajn atmosferojn.

Xi diris, ke en la lastaj 30 jaroj Pudong kreeme plenumis decidojn kaj aranĝojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj gajnis monde atentatajn atingojn. Tio donis plej vivan realan ateston pri supereco de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj kaj donis plej vivoveran praktikan portreton de reformado, malfermo kaj la socialisma moderna konstruado.

Xi emfazis, ke de nun ĝis la mezo de tiu ĉi jarcento estas 30 jaroj, Ĉinio ĉiuflanke finkonstruos sin kiel socialisma moderna potenco. Sur la nova vojaĝo oni devas konsideri kaj plani novan historian pozicion kaj mision de Pudong en la du grandaj situacioj, nome la granda reprosperigo de la ĉina nacio kaj tutmonde granda ŝanĝiĝo nevidita dum cent jaroj, kaj en la nova disvolva situacio, ke la enlanda cirkulado estas la ĉefa, kaj la enlanda kaj internacia cirkuladoj stimulas inter si.

Xi montris plenforte fortigi novigon kaj konstrui novajn altaĵojn de sendependa novigo, fari grandan novigon en bazaj scienc-teknikaj kampoj, fari grandan breĉon sur la kampoj de ŝlosilaj kernaj teknikoj kaj pli bone roli en la funkcioj de scienc-teknikaj novigoj, aktive partopreni kaj gvidi internaciajn planojn kaj programojn de grandaj sciencoj kaj disvolvi scienc-teknikajn kunlaborajn novigojn de la mondo.

Xi emfazis, ke oni devas fortigi sisteman amasigon de reformado kaj stimuli novajn movfortojn de altkvalita disvolvo, pli bone kunaranĝi la enlandan kaj internacian merkatojn kaj la du resursojn, fortigi kapablojn aranĝi resursojn, altigi influon al la mondo pri aranĝoj de elementoj kiel kapitaloj, teknikoj, talentuloj kaj varoj.

Xi montris, ke oni devas altigi modernan nivelon de administrado de urboj kaj krei novan situacion de urboj de popolanoj, doni energiojn por solvi plej atentatajn, plej rektajn kaj plej realajn problemojn rilatajn al interesoj de popolamasoj kaj senĉese altigi ekvilibrigon kaj bonkvalitan nivelon de publikaj servoj. Oni devas konstrui harnomian kaj belan ekologian medion kaj konstrui urbon bela hejmloko, kie harmonie kunekzistas homoj kaj la naturo.

Xi substrekis, ke la jaro 2021 estas la cent-jariĝo de la fondo de la Komunista Partio de Ĉinio. Ŝanhajo estas la naskiĝloko de la partio. Oni devas heredi ruĝan genon, efektivigi komencan mision, senĉese altigi konstruan kvaliton kaj nivelon de la partio kaj garantii la ĝustan direkton de la reformado kaj malfermo.

Dividu