Ĉina prezidanto faris videan parolon en 3a Pariza Paca Forumo

Publikigita: 2020-11-13 12:17:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde en la 3a Pariza Paca Forumo ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan parolon titolitan Komunaj Klopodoj por Batalai kontraŭ Epidemio, Akceli Reprosperiĝon kaj Strebi al Paco. Xi emfazis, ke alfronte al defioj diversaj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon.

En la parolo Xi diris, ke nun rapide ŝanĝiĝis la monda strukturo kaj evidente kreskis necerteco de la internacia situacio. La tutmonda defio devas esti respondita de la tuta mondo.

Xi prezentis tri proponojn. Unue, unuiĝi kaj komune batali kontraŭ la epidemio. Li montris, ke ankoraŭ disvastiĝas la epidemio en la tuta mondo. Oni devas meti la vivon de la popolanoj sur la unuan lokon, plene ludi la gvidan rolon de Monda Organizo pri Sano kaj antaŭenpuŝi internacian komunan regadon kaj preventadon kontraŭ la epidemio.

Due, malfermi kaj kunlabori por akceli reprosperiĝon. Ĉinio praktikos novan disvolvan koncepton, konstruos novan disvolvan strukturon kaj antaŭenpuŝos altkvalitan disvolviĝon.

Trie, insisti justecon kaj protekti pacon. Ĉiuj flankoj devas insisti pacan kunekziston, respekti la disvolvajn rajton, vojon kaj formon de ĉiuj landoj, persisti en multflankismo, oponi ian ajn terorismon aŭ ekstremismon kaj protekti la egalecon, justecon kaj pacon de la mondo.

Xi emfazis, ke paco kaj disvolvo estas ĉeftemo de la epoko. Vizaĝante al la defioj ĉiuj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon.

Dividu