Xi emfazas konstruadon de ekologia civilizacio en Jangzi-Rivera Delto

Jianping Publikigita: 2020-11-14 14:58:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis la gravecon pri konstruado de ekologia civilizacio por antaŭenigi integrecan disvolviĝon de la Jangzi-Rivera Delto.

Xi faris la rimarkojn vendrede, kiam li vizitis ekologian kaj kulturan parkon en la regiono Sanwan de la urbo Yangzhou de la ĉina erienta provinco Jiangsu.

Xi montris, ke rimarkindaj atingoj estis gajnitaj de alt-nivela projektado ĝis plenumado, kaj li urĝis, ke oni daŭre klopodu por antaŭenpuŝi la integrecan disvolviĝadon de la Jangzi-Rivera Delto.

Xi diris, ke la konstruado de ekologia civilizacio rekte koncernas la feliĉon de la popolo, estas signifoplena por la kreskado de la junularo, kaj konformas al la konsentoj kaj aspiroj de la popolanoj.

Dividu