Ĉina prezidanto Xi Jinping marde ĉeestas la 12an pintkunvenon de BRICS per video-ligo en Pekino laŭ invito de rusa prezidento Vladimir Putin.
BRICS estas la akronimo de novmerkata bloko, kiu konsistas el Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko.
La kunvenon gastigis Rusio, kiu ĉi-jare estas deĵoranta prezidanto-lando de BRICS.
Ĉi-jara kunveno devus esti okazigita laŭ origina plano en Sankt-Peterburgo de la 21a ĝis la 23a de julio, sed estis prokrastita pro la kronvirusa pandemio.