​Xi Jinping: Ni senŝanceliĝe iru sur socialisma jur-rega vojo kun ĉinaj trajtoj

Mirinda Publikigita: 2020-11-18 11:35:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 16 kaj la 17a de novembro en Pekino, okazis la tutlanda laborkunveno pri ĉiuflanka jur-regado de Ĉinio. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping akcentis en la parolado, ke ni devas senŝanceliĝe iri sur la socialisma jur-rega vojo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenigi modernigon de ŝtata rega sistemo kaj rega kapablo.

Xi emfazis, ke ni devas persisti en la gvidado de la partio en ĉiuflanka jur-regado. Ĉiuflanka jur-regado estas fortigi kaj plibonigi la gvidadon de la KPĈ, kompletigi sistemon kaj laboran mekanismon de la partio, antaŭenigi sistemigon, jur-regadon de la gvidado de la partio kaj garantii efektivigojn de vojlinioj, principoj kaj politikoj de la partio.

Xi montris, ke ni devas persisti en jur-regado kaj ŝtat-regado laŭ la konstitucio, sur la nova vojo al ĉiuflanka konstruado de socialisma moderniga lando, ni devas doni plian gravecon al jur-regado kaj serioze efektivigi ĝin, persisti en laŭleĝa traktado de gravaj defioj kaj grandaj riskoj, venko de grandaj malhelpoj kaj solvo de gravaj kontraŭstaroj. Ni devas rapdigi formiĝon de kompleta leĝe reguligita sistemo, altefika jur-efektiviga sistemo, strikta jur-superrigarda sistemo kaj forta jur-garantia sistemo, aktive antaŭenpuŝi leĝdonajn laborojn en ŝtata sekureco, sciencteknika novigo, publiksano, biologia sekureco, ekologia civilizacio, risko-prevento, ekstera jur-regado kaj aliaj gravaj kampoj, kaj kompletigi la leĝan sistemon bezonatan de la lando kaj kontentigantan la popolon.

Xi reasertis, ke ni devas difini regulojn kaj limojn al administraj povoj laŭ la jur-regado, rapidigi transformiĝon de registaraj funkcioj, antaŭenigi leĝplenumon regulitan, justican kaj civilizacian, altigi publikan fidon de justico, perfektigi egalan kaj justican jur-regan garantian sistemon por ke ĉiuj popolanoj sentu justecon kaj egalecon en ĉiuj justicaj kazoj.


Dividu