Ĵaŭde en Pekino, en la Konferenco de Dialogoj de industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro per video, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio pli aktive partoprenos en internacia labordivido, efike aliĝos la la tutglobaj ĉenoj de industrio, liverado kaj valoro kaj pozitive grandigos kunlaboron kaj interŝanĝon. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj landoj, regionoj kaj entreprenoj, kiuj volas kunlabori kun Ĉinio.
Xi diris, ke estas oportunaj la homaj interŝanĝoj de azi-pacifikaj landoj. La profundigo de la disvolviĝo kaj regiona ekonomia kunlaboro de la Azi-Pacifika Regiono nepre montros grandan vivforton.