Xi sendis gratulon al kontona Konferenco pri Kompreno de Ĉinio

Henggang Publikigita: 2020-11-20 18:49:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Konferenco pri Kompreno de Ĉinio 2020 malfermiĝis en la suda urbo Kantono. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon al la kunveno.

Xi montris, ke nun la mondo spertas grandan ŝanĝiĝon nevideblan dum cent jaroj. La subita epidemio de la nova kronviruso refoje montris, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco. Fronte al diversaj komplikaj kaj seriozaj defioj, la homaro devas solidariĝi ol iam antaŭe por fortigi kunlaboron, venki malfacilojn kaj kune marŝi al estonteco.

Xi asertis, ke la ĵus fermita la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris ampleksan planon pri ĉina disvolviĝo en la periodo de la 14a kvinjara plano. La celoj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj gajni la finan venkon de la batalo kontraŭ malriĉeco baldaŭ atintiĝos. En la venonta jaro Ĉinio komencos sian novan vojaĝon al konstruado de moderna socialisma lando kaj eniros periodon de nova disvolviĝo. Li esperis, ke partoprenantoj faros aktivan diskuton, starigos konsenton kaj dediĉos saĝecon kaj fortojn por akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la resto de la mondo kaj antaŭenigi konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Dividu