Xi sendis gratulon al Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo

Yu Publikigita: 2020-11-23 14:08:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo, kiu malfermiĝis lunde en Wuzhen, ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi diris en la letero, ke en la hodiaŭa mondo, nova scienca kaj teknologia revolucio kaj industria transformiĝo prosperas, antaŭenigante la rapidan disvolviĝon de cifereca teknologio,.

Xi diris, ke de post la eksplodo de la nova kronviruso, telemedicino, elektronika lernado, kundividaj platformoj kaj kunlaboraj sistemoj estas vaste uzataj. Li laŭdis la gravan rolon de interreto en antaŭenigo de ekonomia renormaliĝo, certigo de socia progreso en landoj de la mondo kaj akcelado de internacia kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La letero diris, ke Ĉinio volas labori kun aliaj landoj por kapti la historiajn okazojn prezentitajn de la informa revolucio, nutri novajn movfortojn per novigado, malfermi novan situacion en cifereca kunlaboro, krei novan modelon por retsekureco, konstrui komunumon kun komuna estonteco en retspaco, kaj kunigu manojn por krei pli brilan estontecon de la homaro.

Dividu