Xi Jinping kaj germana ĉefministro Merkel faras telefonan interparolon

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-24 21:14:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 24-a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la germana ĉefministro Angela Merkel faris telefonan interparolon.

Xi rimarkis, ke antaŭ kelkaj tagoj li kaj Merkel kune ĉeestis la pintkunvenon de G20-gvidantoj, kaj ili ambaŭ havis samajn ideojn pri plurflankismo, plifortigo de internacia kunlaboro, kuna batalo kontraŭ la epidemio, revigligo de la monda ekonomio, kaj reagado al tutmondaj defioj. Xi diris, ke nun iuj regionoj, inkluzive de Eŭropo, estas frontantaj al la dua atako de la epidemio, kaj pro tio kuna batalo kontraŭ la malsano estas la unua tasko por ĉiuj landoj; kaj ke Ĉinio volas kune kun Germanio intensigi kunlaboron pri vakcino, fari ke la vakcino estu publika produkto de la mondo, precipe de evoluantaj landoj.

Xi diris, ke post estiĝo de la epidemio Ĉinio kaj Germanio konstante tenas kontakton en diversaj manieroj, kaj ilia kunlaboro antaŭeniras senhalte. Xi esperis, ke Germanio kaj Eŭropo daŭrigos sian malfermon al ĉinaj entreprenoj.

Merkel diris, ke nuntempe la mondo estas ŝanĝiĝanta, kaj Eŭropo estas duafoje atakata de la epidemio, sed en Ĉinio la epidemio estas bonefike regata, la ekonomio revigliĝas antaŭ tiu de aliaj landoj, ĉio ĉi tio estas bona informo por germanaj entreprenoj. Merkel esperis, ke la du flankoj plifortigos kunlaboron pri vakcino, antaŭenigos kunagadon en komerco, investo, fabrikado de energiaj aŭtoj kaj aliaj. Fine Merkel aldonis, ke ŝi dediĉos sin al bona disvolvado de la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio, kaj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Dividu