En trejnokunveno de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping emfazas ĉiuflanke plifortigi militan trejnadon kaj altigi trejnan nivelon

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-25 21:55:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25-an de novembro trejnokunveno de la Centra Milita Komisiono okazis en Pekino. En la kunveno Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Li emfazis, ke la tuta armeo devas efektivigi la armefortigan penson de la Partio en la nova epoko kaj la principon de milita strategio en la nova epoko, esti en preparado pri batalo, fari militan trejnadon laŭ la normo de efektiva batalo, disvolvi bonan tradicion, intensigi reformon kaj novigon, rapide starigi novtipan militan trejnosistemon, ĉiuflanke altigi trejnan nivelon kaj kapablon por venki en balato. Kaj por atingi la armefortigan celon de la Partio en la nova epoko, ni devas konstrui niajn fortojn en la unuaklasan armeon en la mondo.

Posttagmeze de la 22-a de novembro Xi Jinping alvenis la hotelon Jingxi, kaj en la varma manplaŭdo intime faris aŭdiencon al reprezentantoj de la kunveno kaj al modelaj reprezentantoj de kolektivoj kaj individuoj en militaj trejnoj de la tuta armeo.

En la kunveno Xi Jinping faris gravan paroladon. Li substrekis, ke milita trejnado estas ofta kaj centra laboro de la armeo, kaj ĝi estas fundamenta metodo por formi kaj altigi batalan forton, plej rekta milita preparado. Por ke la armeo havu kapablon batali kaj venki en batalo, milita trejnado havas eksterordinare gravan signifon.

Dividu