Xi Jinping donos videan paroladon por 17-a Ekspozicio de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj

Ĝoja Publikigita: 2020-11-26 17:58:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke vendrede en la urbo Nanning de la ĉina provinco Guangxi malfermiĝos la 17-a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la 17-a Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri Komerco kaj Investo, kaj ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping donos videan paroladon. La ekspozicio kun la temo "Komuna konstruado de 'Zono kaj Vojo' kaj komuna prosperigo de cifereca ekonomio" samtempe okazos fizike kaj virtuale. Nun diversaj laboroj estas pretaj. Krom entreprenoj el Ĉinio kaj la 10 landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ankaŭ partoprenos tiuj el 22 landoj inkluzive de Japanio, Francio, Italio kaj Rusio.

Novaĵ-proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio Gao Feng diris, ke diversindustriaj establaĵoj, komercaj asocioj, merkatigaj kunlaboraj kanaloj organizos pli ol 3 mil spektantojn enlandajn kaj alilandajn al la ekspozicio por aĉeto kaj intertraktado.

Dividu