Xi adresis gratulojn okaze de 45a datreveno de Laosa Popola Demokratia Respubliko

Yu Publikigita: 2020-12-02 16:12:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulan mesaĝon al Boungnang Vorachith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj prezidanto de Laoso, okaze de la 45a datreveno de la fondiĝo de la Laosa Popola Demokratia Respubliko.

Xi diris en sia mesaĝo, ke okaze de la 45a datreveno de la Laosa Popola Demokratia Respubliko, li esprimas varmajn gratulojn kaj bondezirojn al la Laosa Popola Revolucia Partio, kaj la registaro kaj popolo de Laoso.

Dividu