Xi anoncis gravan venkon en mildigo de malriĉeco

Yu Publikigita: 2020-12-04 14:37:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde diris, ke Ĉinio atingis sian malriĉec-mildigan celon de la nova epoko laŭplane kaj akiris gravan venkon, kiu impresas la mondon.

Xi faris la rimarkojn, kiam li prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke per ok jaroj da daŭra laboro, Ĉinio eligis el malriĉeco ĉiujn kamparajn malriĉajn loĝantojn laŭ la nuna normo kaj preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj liberiĝis de malriĉeco. Ĉinio forigis ĉiujn malriĉajn guberniojn el la listo de malriĉeco, kaj ekstermis absolutan malriĉecon kaj regionan malriĉecon.

De post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato de la KPĈ metis malriĉec-mildigon sur pli elstaran lokon, alprenis gravajn rimedojn kun originaleco kaj specialeco kaj faris la plej grandan kaj viglan batalon en la homa historio kontraŭ malriĉeco. Li diris, ke la grava venko en malriĉec-mildigo metis solidan fundamenton por atingi la unuan centjaran celon kaj multe fortigis la senton de gajno, feliĉo kaj sekureco de la popolo. Dum la klopodoj por mildigo de malriĉeco, la Centra Komitato de la KPĈ sekvis la koncepton meti la popolon sur la unuan lokon kaj prenis certigon de modere prospera socio por malriĉuloj kaj homoj de ĉiuj etnogrupoj kiel la deirpunkton kaj finan celon.

La kunveno diris, ke nun la lando ankoraŭ alfrontas akrajn problemojn kaŭzitajn de neekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo kaj pezajn taskojn firmigi kaj plivastigi atingojn de malriĉec-mildigo.

Dividu