Xi sendis gratulan mesaĝon al taja reĝo okaze de Nacia Tago

Yu Publikigita: 2020-12-05 15:49:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis gratulan mesaĝon al reĝo Maha Vajiralongkorn okaze de la Nacia Tago de Tajlando.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Tajlando estas proksimaj najbaroj, kaj rilatoj inter la du landoj glate disvolviĝis en la lastaj jaroj kun fruktodonaj rezultoj en la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Fronte al la defio de la kronvirusa epidemio, registaroj kaj popoloj de la du landoj helpis unu la alian por venki malfacilojn, levigante la tradician amikecon.

Xi akcentis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Tajlando kaj volas labori kun reĝo Maha Vajiralongkorn por fruktigi la ĉina-tajan ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro en la post-pandemia epoko kaj fari pozitivajn kontribuojn al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

Dividu