Xi petas ne-partiajn membrojn daŭre esti bonaj konsilistoj

Jianping Publikigita: 2020-12-12 12:48:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis simpozion kun ne-partiaj membroj por peti iliajn komentojn kaj sugestojn pri la ekonomia laboro.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la simpozion marde kaj faris gravan parolon.

Xi alvokis klopodojn por meti en praktikadon la gvidajn principojn de la kvina plena sesio de la 19-a Centra Komitato de la KPĈ en ĉiuj laboroj, atingi vastajn konsentojn inter ĉiuj partioj, kaj labori por nova venko en konstruado de moderna socialisma Ĉinio.

Xi rimarkigis, ke la jaro 2020 estas eksterordinara en la historio de la Ĉina Popola Respubliko.

Xi diris, ke fronte al la kompleksa kaj ŝanĝiĝanta internacia situacio kaj la enlandaj penigaj taskoj por antaŭenigi reformadon, disvolviĝon kaj stabilecon, precipe al la severaj influoj de la novkronvirusa epidemio, Ĉinio tamen akiris progreson kontentigan al la popolo kaj atentatan de la tuta mondo.

Xi aldonis, ke dum tiu ĉi periodo la centraj komitatoj de ne-komunistaj partioj kaj la Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj ankaŭ ne-partiaj membroj elmetis diversajn esplorajn raportojn, komentojn kaj sugestojn, liverante valorajn referencojn por la Centra Komitato de la KPĈ en ĝiaj sciencaj decid-faroj.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis siajn sincerajn dankojn al ili.

Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la simpozion.

Dividu